frazo de la tago

Novembro 20th, 2007

Mi ĝoje atendas la momenton kiam mi kabeos.

Nicola Ruggiero

malgaje

Novembro 11th, 2007

En la ĉambron eniris venteto tra la suba parteto de la pordo. La eta hejtigilo brave funkciis kaj varmigis mian korpon, dum mi malabsorbige legas poemojn de William Auld; eble mi serĉas ian respondon al demandoj kiuj kirlas en mi. Ĉu vane mi serĉas? Diablo tion zorgu.

Dum mia esplorado la tiktako de la horloĝoj (troaj, ĉiu kun sia horaro) min distras kaj perdigas koncentriĝon. Mia rigardo vole-nevole falas eksteren, al la mallumo urbeta, kaj mi sentas min en prizono.

La libron mi fermis kaj la okulojn.

aŭskulti bonan muzikon

Oktobro 8th, 2007

en la spegulo - personeMi ĵus elŝutis du albumojn de Persone: “En la spegulo” kaj “…povus esti simple…”.

Simple bonegaj kaj aŭskultindaj!
Sciu kiel elŝuti ilin en la blogo de Bertilo Wennergren.

mi devus inventi lin

Aŭgusto 27th, 2007

Se li ne ekzistus, mi devus inventi lin. Mi tamen asertas, ke kiam mi parolas kun li mi neniam sentas komforton ĉe mi: ĉiam okazas, ke mi devas mezuri kaj pesi miajn vortojn, eĉ kiam la parolado estas en nia nacia lingvo. Tio tre embarasas min. Leganto, ne miskomprenu miajn vortojn! Mi alte estimas lin, kaj ŝatus havi liajn scion kaj artposedon. Li estas giganto, ne la mila nano. Se li ne ekzistus, mi devus inventi lin. Alikaze, kiamaniere mi esperas kreski, se ne per stumbloj?

Noktomeze

Julio 21st, 2007

Noktomeze

Trankviliĝu, mia karno.
Ĉu vi ne scias,
ke la Nirvano kiun vi sopiras
estas neatingebla?
Kial vi persistas
ĉasi iluziojn?
Do ŝi estas bela.
Do vi amas ŝin. Bone.
Pro tio vi ĝinon glutas?
Ĉu vi supozas
ke alkoholo
solvos vian problemon?
Venos la morgaŭo
kaj same tiel senespere
vi ŝin sopiros.
Krom tio vin turmentos
postebrio.
Stultulo, kontentiĝu.
Vi rajtas rigardi ŝiajn belojn
kaj fantazii.

William Auld

misfortuno

Julio 6th, 2007

Misfortuno: substantivo singulara, kiu rezultas el mis plus fortuno. Tio estas kiam via komputilo ne plu enŝaltiĝas dum vi skribas probable vian plej gravan eseon kaj vi devas reskribi ĉion el printita malneto per komputilo kies klavaro estas aĉega ĉar ties klavoj estas duregaj; krom tio, vi ankaŭ laboras en kamparo de la 5a ĝis la 12a matene kaj de la 3a ĝis la 7a posttagmeze. Ĉio ĉi havas konture varmegon kaj senventon, por ne paroli pri la malsekeco.

lucky day

Majo 16th, 2007

Caught Spam

Akismet has caught 9,863 spam for you since you first installed it.

You have no spam currently in the queue. Must be your lucky day. :)