Iliado
libro unua, 148-214
Kverelo inter Aĥilo kaj Agamemnono
Minaca en rigardo, Aĥil’ al li respondis:
”Ho ve al mi! Senhonta kaj je profit’ avida,
150kiele ja akeo obei vin ekvolos,
ĉu por ekmarŝi ĉu por batali kontraŭ viroj?
Ne, fakte, pro Trojanoj luktemaj mi alvenis
ĉi tien lukti, ili ne kontraŭ mi ja kulpas:
ne ŝtelis ili miajn bovinojn kaj ĉevalojn,
155en Ftio fruktodona, de viroj nutristino,
rikolton ne detruis, ĉar certe estas multaj
malhelpoj kiel montoj kaj la sonanta maro;
sed vin ni sekvis por ke vi ĝoju, senhontulo,
por venĝi Menelaon kaj vin, malbela hundo,
160el Trojo; vi ne pensas ĉi tion, eĉ ne zorgas.
Vi eĉ minacas preni donacon honorigan
akirita pene, donis ĝin filoj de l’ Akeoj.
Neniam mi ricevas premion kiel vian
post kiam oni rabas al troja vilaĝeto;
165sed ĉefan parton de la perforta militado
nur miaj manoj regas; sed ĉe la dispartigo
vi havas la premion plej grandan, mi, kontraŭe,
havinte malmultaĵon, revenas ŝipen laca.
Nun iros mi al Ftio, ĉar estas ja plibone
170reveni hejmen per la ŝipoj fleksitaj, mi ne volas
kolekti plu riĉaĵojn, de vi malhonorita”.
Agamemnono reĝo al li, do, ekrespondis:
”Eĉ fuĝu se puŝatas anim’ al vi, ne mi
pro mi vin petas resti: disponas mi aliajn
175por havi la honoron, precipe justan Zeŭson.
El diaj reĝoj estas vi la plej malaminda,
ĉar ŝatas vi l’ disputojn, militojn kaj batalojn,
se vi fortegon havas, nur di’ al vi ĝin donis:
irante hejmen ŝipe kaj kun kunuloj viaj,
180la Mirmidonojn regu: pri vi mi eĉ ne zorgas,
pri vi kolera pensas ne mi; mi vin minacas:
ĉar Febo Apolono de mi Ĥrizidon prenas,
per mia ŝipo kaj kun kunuloj miaj ŝin mi
forsendos, sed mi prenos Brizidon, bela-vangan,
185donacon vian, tenden irante: ke vi sciu
pri kiom mi plifortas ol vi, kaj ke alia
rifuzu samniveli al mi sin, kaj kontraŭi”.
Parolis tiel li, kaj doloris Peleido;
l’ anim’, en vila brusto, meditis pri du pensoj:
190ĉu preni akran glavon el la femur’, forpeli
aliajn ĉeestantojn, mortigi Atreidon,
aŭ senkoleregiĝi kaj sian koron bridi.
Dum, en anim’ kaj menso, li pensis pri ĉi tio,
li tiris grandan glavon el ing’, sed jen Athena
195el la ĉiel’: ŝin sendis diin’ blank-braka Hero,
amante kaj zorgante egale ambaŭ kore;
ŝi malantaŭis lin kaj lin prenis je l’ blondharoj,
al li nur aperante: neniu ŝin ekvidis.
Aĥilo pro l’ mirego sin turnis kaj rekonis
200Palas-Athenan, brilis teruraj la okuloj;
komencis li paroli per la flugilaj vortoj:
”Filin’ de Zeŭs’ egida, pro kio vi revenis?
Ĉu por arogantecon Agamemnonan vidi?
Sed mi al vi diras nun, kaj tio realiĝos:
205pro sia perfortemo, li perdos baldaŭ l’ vivon”.
Respondis lin Athena, diin’ lazurokula:
”Se vi obeas min, por vin kvietigi venis
mi el ĉiel’: min sendis diin’ blankbraka Hero,
amante kaj zorgante egale ambaŭ kore.
210Sed nu, kverelon lasu, kaj glavon ne eltiru:
per vortoj lin insultu, certege via-plaĉe.
Al vi mi diras fakte, ke tio realiĝos:
vi havos iam luksaj trioble la donacoj
pro ĉi aroganteco: vin bridu, kaj obeu”.

