kio okazas?

?e mia lernejo (liceo pri klasiko), estas kutimo, ke la klasoj 3aj (do, la irantaj al la abituriento) surscenigas ske?ojn 20-minutajn. Mia klaso intencis surscenigi spritan ske?on en kiu 4 lernejanoj dum la vespero anta? la ?efa ekzameno, sin distras televidumante. Sed en ?io kion ili vidas, estas io kunligata al lernejo. La? mi ?i estis vere amuza kaj farenda, sed oni cenzuris nin. Kaj la profesorino pri klasikaj literaturoj devigis nin surscenigi komedion de Aristofano “Virinoj en asembleo”. Mi kaj aliaj 4 samklasanoj, tute malakceptis tion kaj memretiri?is. Kiam la profesorino eksciis ke ni ne volis fari tion, demandis kaj provis per ekzemploj varbi, sed malsukcese. ?i koleri?is kaj kriis al mi: “malmatura”, “narcisisto” kaj komparis miajn vortojn al p38, la pafilo de la Brigadoj Ru?aj, terorista grupo italia.
Nu, kion diri? Porproteste, intencege, mi ne estas lerneje hodia?. Kaj eble ?is merkrede.
Amen.

Comments are closed.