Vi estas maro

Vi estas maro
de William AULD
Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 6/1 p. 20

Vi estas maro, kiun mi navigas
sen kompasnadlo, sed kun gvidaj steloj;
sur via sino hula min kavigas
ventegoj, a? min lulas zefirpeloj …

Kaj malgra? fridoj, spite al la tromboj,
animo mia ?ojas sur l’ ondaro:
Mi volas veli plu sur viaj ondoj,
kaj fine droni, droni en la maro …

Comments are closed.