Archive for Aprilo, 2006

Kavafis

dimanĉo, Aprilo 30th, 2006

Jen por la esperanto-legantaro (jes ja, tri katoj vice) kaj por miaj du legantoj, mi disponigas pdf-dosieron kun ĉiuj poemoj de Kavafis ĝis nun tradukitaj al Esperanto. Ili ne estas multaj, sed mi kredas ke vi ŝatos ilin. Tiu estas projekto daŭre enkonstrua, kaj espereble mi eldonos novajn pdf-dosierojn. Tiu ĉi havas “nur” 20 paĝojn.

(plu…)

Epigrafo de Piero Calamandrei

mardo, Aprilo 25th, 2006

Vi ja havos,
nazikamarad’ Kesselring,
la monumenton kiun vi pretendas de ni italianoj
sed per kia ŝtono oni konstruos ĝin,
la decido estos de ni.
Ne per la ŝtonoj fumigitaj
el vilaĝoj senarmaj turmentigitaj de via amasbuĉado.
Ne per la tombeja tereno
kie niaj junaj kamaradoj
ripozas en sereneco
ne per la neĝo netuŝita en la montoj
kiuj dum du vintroj vin defiis,
ne per la printempo de ĉi valoj
kiu vidis vin forfuĝi.
Sed nur per la silento de la torturitaj
pli dura ol ĉiu ajn ŝtonego
nur per la roko de ĉi interkonsento
ĵurita inter liberaj homoj
kiuj volontule kunvenis
por digno ne por malamo,
kaj intencis elaĉeti
la honton kaj la timego de l’ mondo.
Sur ĉi stratojn se volos reveni
ĉe niaj lokoj vi trovos nin,
mortintajn aŭ vivajn kun la sama tasko
popolo densigata ĉirkaŭ l’ monumento
kiu nomiĝas
nun kaj ĉiam
REZISTADO

AL NIKIFOROS

vendredo, Aprilo 21st, 2006

AL NIKIFOROS

Kiam mi eksciis pri via morto
mi ne povis plori.
Mi turniĝis en la lito
de l’ malsanulejo.
Mi memoris pri nia lasta renkontiĝo.
“Ili ne kuraĝos”, vi diris,
“Ili ne havas alian straton”, mi respondis.
“Kaj tiu strato estos ilia tombejo”,
vi kriis, plena je fido.
Jes, Nikiforos, ĝi estos ilia tombejo
jes, Nikiforos.
Kaj tiun ĉi promeson ni faras
anstataŭ fari rekvieman meson.

relegante na Kavafis

ĵaŭdo, Aprilo 20th, 2006

Kavafis skribis ĝin en 1917a, mi ĝin tradukis dum la posttagmezo de la 19an de Aprilo, 2006a, aŭ kiel mi preferas skribi: posttagmeze la 19an aprilan 2006an.

En monato Athyr

Mi legas malfacile     sur la antikva ŝtono
«Si[njor]o Krist’ Jesuo»     «ani[m]on» mi distingas
kaj «en monato Athyr»     «Leŭki[o] endormiĝis».
Mencio pri la aĝo     «li estis viva jarojn»
la Kapa Zeta diras,     ke june li forpasis.
Mi vidas fuŝaloke     «li[n]… el Aleksandrio».
Kaj poste jen tri versoj     plurloke amputitaj:
apenaŭ mi deĉifras     «de ni la l[a]rm’», «doloro»
kaj poste ree «larmo», «funebras la amikoj».
Mi kredas, ke li tiam     li estis tre amata.
Kaj en monato Athyr     Leŭkio endormiĝis.

Notoj

  • Athyr estas egipta monato kiu komenciĝis de la 17a de Septembro ĝis la 16a de Oktobro kaj estis la tria monato de la unua sezono kiu nomiĝis Akhet (inundo).
  • La literoj ‘Kapa’ kaj ‘Zeta’ signifis kune ‘27′; tio signifas, ke Leŭkio vivis nur 27 jarojn.