AL NIKIFOROS
AL NIKIFOROS
Kiam mi eksciis pri via morto
mi ne povis plori.
Mi turniĝis en la lito
de l’ malsanulejo.
Mi memoris pri nia lasta renkontiĝo.
“Ili ne kuraĝos”, vi diris,
“Ili ne havas alian straton”, mi respondis.
“Kaj tiu strato estos ilia tombejo”,
vi kriis, plena je fido.
Jes, Nikiforos, ĝi estos ilia tombejo
jes, Nikiforos.
Kaj tiun ĉi promeson ni faras
anstataŭ fari rekvieman meson.
This entry was posted on vendredo, Aprilo 21st, 2006 at la 01a kaj 11 and is filed under Filozofio, Politiko, Tradukoj, liberaj pensoj, poezio. You can follow any responses to this entry through the RSS 2.0 feed.
You can leave a response, or trackback from your own site.