La lingvistiko ŝuldas multon al Bruno Migliorini sed ankaŭ la itala esperanta movado: li estis esperantisto jam ekde sia junaĝo kaj kiel diras la vikipedio (kun)fondis multajn grupojn en gravaj urboj kiaj Venecio kaj Romo. Kutime mi ne estas nostalgia pri la praaj tempoj (ĉiukaze, eĉ esperantkaze) sed komfortas scii, ke pasintece tiel elstara homo ne nur parolis miajn du lingvojn sed ankaŭ aktivis en la movado. Fakte, mi ne scias la veran kialon kiu stimulis lin aktivi, sed verŝajne li aprobus la mian. Mi konscias, ke la Fina Venko estas nek baldaŭa nek verŝajna; mi volas disvastigi Esperanton ĉar ĝi enhavas la jenajn valorojn:
a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;
b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;
c) kontaktoj sendiskriminaciaj;
ĉ) novtipa internacia kulturo.
La lasta laŭ mi estas preskaŭ esenca kaj meritus la unuan lokon (sed pro pigreco mi lasis liste laste, kaj ĉiuj kvar estas fakte kunligitaj). Mi kopiis tiujn 4 valorojn el Manifesto de Raŭmo, kiu listfine asertas:
Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato.
Laŭ mi ne. Ĉar la novtipa internacia kulturo ne igas min pensi pri mem elektita diaspora lingva minoritato, sed pri interkulturo. Laŭ mi esperanto povas esti plusa valoro kiu helpu homojn displuhorizontigi siajn penskampojn kaj tiel plibonigi sian kulturon (kaj do, almenaŭ iomete, sian vivon).
Jen kial mi volas disvastigi esperanton.

