Archive for Septembro, 2006

Malregula esperantistvivresumo

ĵaŭdo, Septembro 21st, 2006

Jen kio okazas kiam oni ŝvite legas eseojn kaj artikolojn pri kunmetado, vortfarado kaj radikkarktero! Ekde tiam mi ne plu scias pri brosoj kaj kombiloj, ĉion miksante kaj ĉion nedirante ĉar, mi konfesu tion!, mi timas foje ne kompreni la signifon de radiko kiam
ĝi estas sub substantiva formo. Pro kio mi scias, ke “ruĝ/” estas (ĉu prototipe, kara Ken? ;-) ) radiko adjektiva?

Interese, tamen, estas legi rekomendojn de nia Lingva Akademio, opiniojn de Ken Miner, artikolon de Edmund GRIMLEY EVANS kaj recenzon pri PAG far Jouko Lindstedt. Kaj kompreneble la nepre bezonata PMEG estas inter la legendaĵoj.

Nu, mi resumu iom pri mia esperantista vivo. Kiel prezidanto de IEJ, lastan semajnfinon mi kunsidis kun la aliaj knaboj kaj baldaŭ mi subskribos kontrakton por venontjara IJF-ejo :-). Ne nur, ni ankaŭ decidis pri renkontiĝoj kun novuloj por ke ili ekĝuu la potencialojn de Esperanto. Ĉio ĉi estas kompreneble nur resumo, imagu ke ni kunsidis ĝis la 3a nokte! :-S

Kiel prezidanto de IEJ sed ankaŭ kiel komitatano B de TEJO mi instigis teĥnikan diskuton pri kiel havi bonan mastrumilon por E-renkontiĝoj. Tio estas, laŭ mi, bonege ĉar:

  1. a) multaj cerboj ofte laboras plibone ol nur unu;
  2. b) kreante prikomisionon oni instigas internacian kunlaboron inter la TEJO-Landaj Sekcioj; tia kunlaboro ne nur estas produktiva, ĝi estas amikiga, kreiva; ĝi estas sperto, kaj kiel ĉiu sperto ĝi estas riĉiga.
  3. c) Iasence, ankaŭ en TEJK-rondo mi instigis kreadon de komisionoj internaciaj por la samaj celoj: june kaj kune, oni kreas bonegan produkton, oni uzas saĝe la malmultajn homfortojn kiujn LS havas kaj oni atingas tion per internacia kunlaborado (ĉu aŭ malĉu unu el la celoj de Esperanto?).

Espereble, ni pluiru tian (aŭ plibonan!) straton. Vivu la verda benk’!

Adiaŭo

merkredo, Septembro 20th, 2006

Adiaŭo

de Ludoviko TOTSCHE

Frohleiten, Stirio

en Dekdu poetoj, p. 126


Tagmez’. Somera ard’. Soleca benko
sur pin-arbara rando. Post du horoj
ekiros mia vagonar’. Silento.
Langvore revas en la varm’ la floroj.
Inter ni ŝvebas ia festa sento
pri adiaŭ, disigaj vojoj, foroj.

Kaj nun, en lasta hor’, l’ unuan fojon
por kis’ amika lipojn vi proponas:
kaj tutan mian solon kaj malĝojon
en ununuran kison mi ordonas.
Unua-lasta via kis’: sur vojon
kiel donacon dolĉan vi ĝin donas.

Kaj post la kiso, jen rigardo hasta
al la kolor-magi’ de via juno.
Ho ĉi rigardo lasta, trista, ĉasta,
ho kurta hor’ de ĉi pasema kuno:
jen koren tranĉas kun impeto drasta
l’ efemerec’ de ĉia homa Nuno.

L’ arbar’ gardstaras post ni kaj ĝin mute
la sun’ surŝutas per radiogarboj,
mi tenas vian manon; lante, tute
enretas nin la bunte brilaj farboj.
Kaj, kiuj foje en ĉerkformo glute
nin manĝos: ie staras jam la arboj …

Ĉu ŝajnas nur al mi, ke tiu ĉi belega poemo de Tárkony ŝajnas paroli pri vivero de esperantisto kiu foriras el kongreso kaj adiaŭas tiun knabinon kiun apenaŭ oni kisis?
Jen kial mi decidis esei pri ĝi :-).

Eklogo pri Dafni

ĵaŭdo, Septembro 14th, 2006

Eklogo pri Dafni

Titir:
Atir, kial vi ploradas inter viaj genuoj nudaj?
Vidu supren, la ĉielo hele lazuras kaj la maro
nin invitas plene ĝui, kial vi ploras knabe kaŭre?

Atir:
Titir, mortis nia Dafni, kiam ankoraŭ ni kantadis
liajn versojn epopeajn kune ĉe la rando rivera.
Mi kun Mopso kaj Menalko estis defiantaj Aminton
vice kanti plejmodule kaj ni trovis sunon malgraŭ
la mallumo. L’ arboŝelo freŝis je niaj dediĉaj versoj
al Poeto kiu amis la racion kaj kredis pri la
bona volo de l’ homaro, kiam abrupte ni ekaŭdis
la singultojn de Erato, Kaliopo, Euterpo tristaj.
Ili ploris ĉar ekblovis la mistralo: nur misaŭguron
povis porti vintra vento fine de l’ somero. Aŭtuno
kovris frue Arkadion: versmoduli ne plu ni povis.
Venis Febo kun la nimfoj, kaj la vento ĉesis vivi.
Sur la brakoj de la dio kuŝis la korpo de l’ Poeto.
Apolono kriis larme
“Ĉesu ĉiuj ventoj de l’ nordo,
malaperu lumaj steloj, kaj silentu la homa voĉo.
Dionizo devas scii, ke li ĵus perdis satiruson
sed ke mia monto gajnis tiel vervan novan spiriton.
Ho, vekiĝu Helikono, ke l’ sunĉaro anoncu l’ tagon
ĉar nun vivas senmortulo!”
Titir, mi ne ploras pro l’ morto,
ploras mi pri la homaro kiu neniam lin aŭskultis.

Titir:
Atir, estas via tasko dismoduli flute la versojn
instruantajn kreski vive, por ke infano iĝu saĝa
plenkreskulo vivamanta. Atir, ekstaru kaj min sekvu,
ni skribadu sur la rokojn de Helenio firminsiste:

“Ruben min generis, Skotoj rabis min, Apolon’ min havas
kantis mi pri l’ ras’ infana, amo, libero kaj la splen’.”
Nicola Ruggiero

lia voĉo

lundo, Septembro 4th, 2006

Lia voĉo eĥadis en la domo kie mi vivis ekde infana aĝo, dum mi moviĝis histerie en tiu anonima lito kie mi povis dormi. Nur hieraŭ li diris al mi “bonan nokton”, kutimo apenaŭ semajna, sed jam kutimo. Ĉu forpasis la tempoj kiam li nur riproĉis min severe en mieno kaj en tono? Mi ne scias, sed intertempe, mi eknavigos.