Archive for Oktobro, 2006
de mia bona amikino Irminka
ĵaŭdo, Oktobro 19th, 2006Versisto - de Mao Zifu
sabato, Oktobro 14th, 2006Versisto
Mao Zifu
brakumu diablon.
en nokto, propra ombro
pli grandas ol nokto.
staru sur memaj manoj
kaj la tero iĝas kapo.
ĉio estas deca-
akvo sur monton flugas.
ujo subtenas fraŭlineton
por preni lakton el via okulo.
sur viaj piedoj nenio.
vomu lafon.
falo estas vera staro.
bruligu la ombron
por briligi tagon.
Legindas recenzo de Jorge Camacho pri lasta libro de Mao Zifu!
Farinde
lundo, Oktobro 9th, 2006Dormi. Pensi kiom malplej eblas. Ripozi. Vekiĝi. Bone kafumi kaj rideti al la suno. Formeti el si dormemon kaj pigremon. Fini eseojn. Finredakti viajn librojn. Sendi mesaĝojn. Aĉeti vojaĝbiletojn. Ne forgesi pri sia komunumo. Ordigi skribotablon.
Vivu la poloj
dimanĉo, Oktobro 8th, 2006Vivu la poloj kiuj donacis al mi bonegan vodkon. Bonan aŭskultadon!
en Varsovio
lundo, Oktobro 2nd, 2006Ĉe mia bona amiko ne mankas vodko, muziko kaj amuzo: neniam ajn mi povos diri en mia vivo, ke mi ĉi tie en Pollando ne sentis min hejme kaj mi mensogus se mi dirus iam, ke min ĝenas aliaj pensmanieroj ĝui la vivon.
Pravas tiuj kiuj diras, ke Esperanto ne estas nur komunikilo sed ankaŭ identigilo: mi sentas, ke mi per tia lingvo sentas min ĉie hejme.
“Vi tute ne similas mian rozon, vi ankaŭ estas nenio,” li diris al ili. “Neniu vin malsovaĝigis, kaj vi neniun malsovaĝigis. Vi estas kiel estis mia vulpo. Ĝi estis nur vulpo simila al cent mil aliaj. Sed ĝi fariĝis mia amiko kaj ĝi nun estas unika en la mondo.”
el la plej bela libro kiun iam ajn homo verkis.