Archive for Novembro, 2006

misien pro LLZ

lundo, Novembro 27th, 2006

Estas la 3a kaj 22 nokte, ĉi tie en Italio. Mi ĵus finis ricevi bonan materialon pri pola IJK de Irminka, mia bona amikino el Varsovio; lastmomente mi demandis ŝin pri kie trovi elŝuteblajn filmojn de junularaj aranĝoj kaj ŝi ĝentile skajpis al mi du dosierojn (pezegaj laŭ bitokoj!) kaj malgraŭ ŝi estis laca, ŝi atendis ĝis la fino. Mi jam dankis ŝin, sed mi sentas bezonon danki ŝin ankaŭ ĉi tie :).
Mi bezonis tian materialon ĉar post pli-malpli sep horoj mi trajnos al Casacalenda, ĉar tie ĉi marde kaj merkrede prezentos esperanto-movadon antaŭ 30 lernejanoj; espereble mi sukcesos dece oratori junule por kapti ilian atenton kaj tikli ilian scivolemon. Kompreneble (?) mi ne pretigis paroladon, ĉar mi anas Sokratan skolon, t.e. ĉio naskiĝos laŭ demandoj, instigoj, duboj. Sed pliserioze, mi ne volis skribi ion, por ne esti tro skemisma. Iasence mi ja havas ian bildon pri kio paroli, do mi ne restos senvorta ;).
Krom tiuj powerpoint-dosieroj, kiujn skajpis Irminka, mi montros ankaŭ la enhavon de “Esperanto-elektronike” kaj iom da “Gerda malaperis - la filmo”. Fine, aŭ iam :D, mi disdonos al ĉiuj lernejanoj ĉeestaj kaj al instruistoj la dvd-on “Esperanto-elektronike”, kun la espero (ne tiom kaŝa!), ke danke al ĝi ili povas havi profesian ilon por (plu)lerni esperanton, legi en kaj pri ĝi, aŭskulti bonan muzikon kaj, kial ne?, decidi partopreni junularajn aranĝojn; do: esperantumi :).
Jes, mia kara leganto! Mi tro naivas kaj optimismas! Mi ja scias, ke eble mi neniun skuos, sed tamen mi strebos same. Klopodi sen limo per korpo kaj animo, kiel romantike, ĉu ne? Sincere, mi ŝatas koni aliajn homojn kaj tio estos ankaŭ memdefio kiun, por diri honeste, mi volas venki :D
Nun estas la 3a kaj 42. Mi ne plu emas dormi, kvankam iel ial mi devus ripozi. Mi vekiĝus (teorie) je la 7a (jes, matene!) por duŝumado, finpretigado, meti ĉion senorde en dorsosakon… ne forgesi komputilon kaj dvdn. Aĥ! Kaj aĉeti biletojn por vojaĝi :D
He, finfine mi pensas, ke mi skribis veran tagpaĝon de vera nenifaranto. Eĉ dormi mi ne volas.