Mi petas, ankoraŭ unu vojaĝon mi volas, mi volas vidi kaj imagi la bildojn kiuj estas en la mensoj de la homoj en mia sama trajno, malantaŭ mi.
Rigardi al ili kun scivolemo, sed sen tuŝi iliajn animojn.
Archive for Januaro, 2007
Mi petas
vendredo, Januaro 19th, 2007kio okazis al ReVo?
merkredo, Januaro 17th, 2007Mia pigreco estas kiel mia nazo: ĝi atingas ĉion antaŭ ol mi; mi tiel pigras, ke mi ne volas streĉi mian brakon por kapti brikpezan PIVon kiu troviĝas ĉe la librobreto tuj dekstre al mi… pro tio, mi ĝuas retajn vortarojn kiel itala-eo de Minnaja aŭ la unulingvan ReVon, sed ĉi lastan ekde hieraŭ eĉ mia nazo ne sukcesas atingi! Kio okazis?
genia
sabato, Januaro 13th, 2007La lernantoj de la dua klaso skribas. La instruistino rimarkas, ke Peĉjo sidas sen fari ion. Ŝi diras al li:
- Vi denove venis sen krajono. Kion vi dirus pri soldato, kiu irus sen pafilo al la ekzercejo?
- Mi dirus, ke li estas generalo.
el Lernu!.net
Ankaŭ mi havis miajn 5 minutojn el famo
ĵaŭdo, Januaro 11th, 2007Mi eĉ ne povis imagi, ke en Esperantujo mi povis ricevi 5 minutojn el famo
pagita
lundo, Januaro 8th, 2007Sonas nekredeble, sed finfine mi ricevis la monon. Kaj aĉetis la reiran flugbileton. Kaj sentas iel ian liberecon.
Finfine. Neniam plu sen kontrakto, neniam plu.
Scribus kaj Mac Os X
merkredo, Januaro 3rd, 2007
Danke al Esperanto, mi lernis uzi plibone mian komputilon kaj ankaŭ sekretajn kapablojn, kiel ekzemple enpaĝigadon kaj ttt-kreadon. Mi lernis enpaĝigadon ĉar kiel redaktoro de la junulara rubriko de L’Esperanto (la revuo de la itala movado) mi devis aranĝi la paĝojn ĝuste laŭ la materialo kiun mi ricevis. Unue mi uzis Adobe PageMaker; tiam mi uzis Vindozon sed por tajpi ĉapelitajn literojn en tiu programaĉo mi devis konverti ilin al Latin3 :-S Koŝmara laboro, sed bonŝance mi ricevis bonajn makroojn kaj taŭgajn litertiparojn de Carlo Sarandrea.
Post iom da jaroj, ŝanĝiĝis la redaktoroj de la revuo, kaj tiam iĝis redaktoro Pier Luigi Cinquantini, linuksulo ĝisoste. Li uzas Mandrivon kaj por enpaĝigado Scribus. Ĉiu, kiu konas Pier Luigi, scias, ke li estas sufiĉe vortŝparema sed ankaŭ ke li bone argumentas. Tiel, mi volis provi Linukson. Sed mi estis vere analfabeto pri komputilo kaj timis forviŝi ĉion el ĝi; pro tio, mi invitis amikon instali Linukson. Nu, mia amiko ja instalis ĝin, sed forviŝis la durdiskon kie kuŝis gravajn dosierojn de mia patro… ekde tiam, mia patro malamas linukson! Mia amiko instalis Red Hat 9, sed mi ne sukcesis kompreni ĝian funkciadon nek ion fari krom uzi tekstredaktilojn… Post iom da monatoj, alia mia amiko abiturientiĝis kaj havis liberan tempon por veni mian hejmon kaj instali plifacilan Linuksan distribuaĵon: Fedora Core 3. Efektive ĝi ja estis plifacila ol Red Hat, sed por instali programon mi ŝvitegis horojn antaŭ komputilo por trovi kromprogrametojn kiuj funkciigu la ĉefprogramon… terure. Tamen, tiam mi ekis kompreni ion. Poste, danke al amiko konita en itallingva babilejo mi ekkonis Ubuntu. Kaj la miraklo! Ne nur Ubuntu estis filozofia kaj instal-facilega sed ankaŭ komprenebla! Cetere, Fedora Core 3 troviĝas ankoraŭ kune kun Vindozo, dum Ubuntu troviĝis ĉe mia Apple-tekkomputilo. Kiam post jaroj mi devis (pro laboro…damne) ŝanĝi al Mac Os X, mi penis uzi plejeble liberfontajn programojn.
Finfine, Scribus ekzistas kaj funkcias en Mac Os X sen X11!