Archive for Februaro, 2007

Kiam

ĵaŭdo, Februaro 22nd, 2007

Traduko el mia poemo itallingva, por amikino, malgraŭ mi ne verkis ĝin por ŝi.

Kiam plena je surprizo, dum vi emfazis
mian ombron kaj mian animon
per karbokrajono, mi imagis fabelojn,
dum sidado en mia trajno
sen haltejoj, kun ursetoj kaj feinoj
kaj herbejoj ĉiamverdaj.
Fabeloj elvaporiĝintaj sed realigitaj,
kaj sen troaj voĉoj
(ĉar en via lingvaĵo mi skribas)
en dialogoj por tiuj kiuj
ankoraŭ ĉion havus por malkovri
kiel mi, kiel vi, ni.

en la aero

ĵaŭdo, Februaro 8th, 2007

Mi flaras ankoraŭ tiun odoron el cepoj, oleo, rosmareno kvazaŭ mi estus ankoraŭ tie. Poste, mi imagas min mem en Alexanderplatz kelkajn minutojn antaŭ la oka matene demandi en fuŝega germana ‘nŝúldigung, für flugáffen ŝónefeld? sed nu, ĉiu vojaĝo havas sian odoron.