malgaje

En la ĉambron eniris venteto tra la suba parteto de la pordo. La eta hejtigilo brave funkciis kaj varmigis mian korpon, dum mi malabsorbige legas poemojn de William Auld; eble mi serĉas ian respondon al demandoj kiuj kirlas en mi. Ĉu vane mi serĉas? Diablo tion zorgu.

Dum mia esplorado la tiktako de la horloĝoj (troaj, ĉiu kun sia horaro) min distras kaj perdigas koncentriĝon. Mia rigardo vole-nevole falas eksteren, al la mallumo urbeta, kaj mi sentas min en prizono.

La libron mi fermis kaj la okulojn.

One Response to “malgaje”

  1. marc diras:

    Mi ĵus vizitis vian blogon por certiĝi, ke vi vivas.Verdire mi ankoraŭ ne certas.

    Koncerne la supran afiŝon: mi konsilas trovi ion alian por varmigi vian korpon. Sed ne serĉu rin inter la auldaĵoj :-)

Leave a Reply