Alkaje #1

Ŝi estas tiel dista sed ama ke
ne povas mi paroli pri ŝi sen flam’
en koro kaj larmaokule
grekan poemon reciti ame.

Knabin’ hungara, rido iĝinta Muz’
poeta, vere dolĉa kaj ĉarma in’
vi poetino de la sentoj,
ĉu vi aŭskultas ĉi kanton mian?

Mi estas sola antaŭ l’ decida cel’:
ja estas malfacile amadi vin
dum ĉio fluas preter vivo
kiam la luno kaŝiĝas nokte.