Alkaje #3

Vi jam forlasis min, ne zorgante pri
la nuno sed pri l’ onto, elektis vi
anstataŭ knabo kiu kuŝas
en la Ĝardeno parolante rave.

Li kun la Majstro amas virinon ki-
es nomo estas kaŝa al ĉiuj krom
la du kaj kiuj proksimiĝas
al la Ĝarden’ kaj Portikon lasas.

Ŝi amas ĉiujn kiuj ŝin serĉas kaj
disdonas malavare plezuron kun
trankvilo, malkun fidoloro,
kion ŝi havas ŝi donas ĉiam.

Ŝi estas nek anĝelo aŭ nimfo de l’
lageto Arkadia, ŝi estas mi,
viv-stilo kaj fontego nura
de la sateco kaj malsoifo.