ĉe vi, en Skarabantio
La frosto kiu min tremigas, certe
ne estas kiel via, mia vento
neniam teruretas kaj glacias
kaj mia lito varmas pro nur unu homo.
Vian deziron vi elplenumegis,
ĉu ne? Dume, mar’ mia kraĉas siajn
larmojn sur min, la vol’ sinĵeti kaptas
mian stultecon kaj naivon knaban.
Sub grizaj nuboj, mia flut’ ludiĝas
kaj ĝiaj notoj anstataŭas min:
“por homoj ne povas ekzisti amon,
ni estas tro malfortaj por konstrui,
ankoraŭ, internubajn mil kastelojn.
Ĝis iam, ĉe vi, en Skarabantio”