dua eklogo

Ho dio, pardonema kaj justa inter ĉiuj!
Parolas tiu, kiu multfoje ploris kaŝe
sub tiuj plorsalikoj sur kies belaj trunkoj
frakasis mi la liron ĉar perdis mi trezoron,
eterne saĝa dio! Mi perdis Amarilon,
vivforto kontraŭ l’ homa sufero, la parfumo
natura kiu rajtis konkuri, kaj superi,
kun floroj dum printempo, ho dio, dio, dio!
Subtila, delikata, ruĝvanga kaj mildega,
bruega kiel lago, ŝi blanka kaj nimfea,
ŝi, foje, similanta al floro de l’ pasioj,
ŝi, foje, similanta al la silent’ arbara
aŭ al kantad’ senzorga de l’ etaj brunpaseroj
flugantaj en aero aŭ ripozantaj arbe!
Sed kial ŝi forestas? Kaj kial mi ne estas
kun ŝi? Nur ĉar ŝi estas nimfeto kaj mi homo
ni eĉ ne povas vidi, nur, unu la alian?
Mi paŝtas miajn kaprojn kaj ĉiujn ŝafajn idojn,
kaj mi plenumas devon ofere buĉi grasan
bovidon nur por vi, ĉu tiele rekompencas
la dia volo homan mempunan humiliĝon?
Farante tiel, mian amatan ĉarman nimfon
vi pli malproksimigas, simile al la vento
blovanta for polenon… am-ara ilo ŝi estis
sed nun, nur il’ amara tristigas kaj konfuzas
min, povra hom’ timema: ĉu vere ĉio falos?
Mi aŭdis, ke Areso aliajn urbojn pafos,
per siaj hastaj sagoj bruligos la kamparojn,
sed kial? Kial mi ne rajtetas ami pace?
Plibele estus morti ol ami dum-milite,
ho dio, kiel povus mi ami dum ekstere
brulegas arbaj aroj kaj ĉiuj sin malamas?
Sed… kio elriveras? Ho dio, liro estas
respondo via, kaj mi komprenas vian celon:
mi daŭre ludos liron kaj kantos ampoemojn
al mia nimfo ĉarma, dolĉeco tikletanta
kaj milda amfeliĉo eterne dolĉe homa.