el la fenestro

Subtilaj, blankaj, tiel krommagiaj,
oblikve falas la feinaj fumoj,
rapide kaj silente sen la lumoj
de l’ urbo kiu kuŝas sub aliaj
tegmentoj, kaj mi, preter la fenestro
mirvidas la manaan mardan maron
descendi sur la altbetulan aron
kaj eĉ sur vin, ho ina mia estro.
Du katoj ludas inter si kaj ĝojas,
en neĝon stumblas, eĥe ekmiaŭas,
sin kisas kaj karesas dolĉmiene.
Jen hundo, pro ĵaluzo, ade bojas,
kaj kure saltas: ili adiaŭas
sin mem. Am’, ni ligatas perfadene.