eta eseo pri usono
Havu ?iam en menso kion diri:
la vortoj sekvos.
Katono
La milito, hiera?…
La vorto al hiera?a eminentulo
Rabistoj de la mondo, nun kiam ili deprenis la landojn detruante ?ion, ili trairas la maron: avidaj, se la malamiko estas ri?a, ambiciaj se malri?a, nek Oriento nek Okcidento sukcesis satigi: al ili nur la ri?eco kaj malri?eco vekas saman senbridan avidon. Forprenon, mortigon, rabon ili nomas “Impero” per mensogaj vortoj kaj “Paco” kie ili faras solecan lokon. [Cornelius Tacitus, Opera Minora: De Vita Iulii Agricolae]
…kaj hodia?
Kontra?-Usonulo mi? certe ne…
Mi tute ja ne estas kontra?-usonulo…mi nur estas kontra? la milito(j) kaj nenio plu. Se Irako, a? Afganujo, a? e? San-Marina Respubliko atakintus alian landon, mi ja certege ne pravigintus tion. Multaj opinias, ke estas multaj komunaj punktoj inter la Romia Impero kaj la Usona Impero…(bv pardoni min pro ?i tiu uzo de la vortoj…) kiel ekzemple:
a) armeo
b) elmontro de forto
c) teknologio
?) kulturo
d) religio.
Armeo
La unua komuna punkto estas ja la armeo: fakte, kiel la Romia Impero, anka? Usono elspezas multege da mono por teni sian armeon, ?ar amba? la Imperoj (bv pardoni min ankora?foje…) opinias, ke la armea forto estas je centra graveco en la kondukado de ?tato (a? Impero?).
Elmontro de forto
La Romianoj amis esti timataj kaj de malamikoj kaj de aliancanoj. La ludoj de la cirko, kun bataloj de la gladiatoroj, estis nur elmontro de hardo kaj grandeco, tiel kiel nun estas la ago-plenaj filmoj produktitaj en Hollywood, kun last-teknologiaj armiloj kaj la lasta pafilo enbrakita de iu aktoro…
Teknologio
La Romianoj portis en la mondon teknikajn nova?ojn je alta nivelo (arkoj, pontoj, akvokondukiloj kaj stratoj). Usono tion faras nun per interreto, satelitoj kaj kosmo?ipoj.
Kulturo
Kiel dum la epoko de la Romia Impero la Latina Lingvo disvasti?is ?ie ajn, hodia? la Anglan Lingvon parolas multegaj homoj en la tuta mondo. La Romianoj oferis al siaj submetitoj, veran aron kulturan: hejtado, banoj, termoj, togoj kaj luksaj ?tofoj. Usono oferas: american way of life (amerika viv-stilo), klimatizaero, ?insoj, McDonald’s kaj la kartunoj Disney. Rezulto: La Romia impero estis miksa?o de popoloj kaj kulturoj, kiel estas hodia? la usona socio.
Religio
A?gusto deklaris sin filo de esta?o supera, kaj metis la statuon de sia adopta patro (Julio Cezaro) inter la statuoj de Venuso kaj Marso. Sur ?iu dolaro estas la skriba?o “In God we trust” (ni kredas je Dio) kaj la usonaj politikistoj ?atas konkludi siajn paroladojn per “God bless America”, Dio benu Usonon…
Sed ni vere rajtas diri, ke George W Bush similas al Julio Cezaro? Certe ne. Julio Cezaro batalis frontlinie kaj tiel liaj kunlaborantoj; George W Bush e? ne militservis…plue: Cezaro estis tre klera viro, amiko de la plej eminentaj intelektuloj de sia tempo. Bush, male, komencas sian tagon legante la Biblion, sed ?ajnas klare ke li ne legas la Novan Testamenton…
Poezia Angulo
Floroj en Bagdado
[verkis Mikls Rdzsjer]Ekde multaj tagoj, e?
troaj: Amerika stre?’…
ne plu pluvas tie
gutojn, sed vi bombojn
?etas, senracie…
Donas vi nur tombojn
kaj liberojn vian
ne ilian.
?etu viajn bombojn,
vi ne havos certe
reen la animojn
?ar vi ?use vendis
ilin al Areso,
vi ne havas vivon,
ne mortigas viva hom’:
homo plena je malam’
kaj malvivo povas,
kruelul’ mortigas,
paca homo amas.
Volas mi la florojn
vidi en Bagdado
ne armeojn, bombojn… 08/IV/2003