Archive for the ‘amikoj’ Category

mi devus inventi lin

lundo, Aŭgusto 27th, 2007

Se li ne ekzistus, mi devus inventi lin. Mi tamen asertas, ke kiam mi parolas kun li mi neniam sentas komforton ĉe mi: ĉiam okazas, ke mi devas mezuri kaj pesi miajn vortojn, eĉ kiam la parolado estas en nia nacia lingvo. Tio tre embarasas min. Leganto, ne miskomprenu miajn vortojn! Mi alte estimas lin, kaj ŝatus havi liajn scion kaj artposedon. Li estas giganto, ne la mila nano. Se li ne ekzistus, mi devus inventi lin. Alikaze, kiamaniere mi esperas kreski, se ne per stumbloj?

ŝin

lundo, Aprilo 16th, 2007

Mi volus brakumi ŝin, kaj trinki bieron kune kun ŝiaj vortoj kaj mienoj. Mi volus aŭdi ŝiajn ridojn kaj krietojn, pluridi kaj doni al ŝi la trankvilecon kiun mi ricevis de aliaj amikoj kiam ankaŭ mi fartis samkiel ŝi nuntempe.

Farinde

lundo, Oktobro 9th, 2006

Dormi. Pensi kiom malplej eblas. Ripozi. Vekiĝi. Bone kafumi kaj rideti al la suno. Formeti el si dormemon kaj pigremon. Fini eseojn. Finredakti viajn librojn. Sendi mesaĝojn. Aĉeti vojaĝbiletojn. Ne forgesi pri sia komunumo. Ordigi skribotablon.

vivu vivu

vendredo, Junio 2nd, 2006

VIVU VIVU
(Mi vidis la mastrojn de la paco)

Mi vidis la mastrojn de la paco
reviziti tombojn kaj monumentojn,
mi vidis beretojn nigrajn kaj beretojn ruĝajn
defili tra metaloj kun armiloj.

Vivu vivu la parado
de la respubliko demokrata
vivu vivu la defilo
de la morto malmultekosta.

Ĉeestis la ministro de la “Atentu”
kaj la prezidento de la masakroj,
ĉeestis la tv-komentisto de la tanko
kaj la primadono de la gala-tagmanĝo.

Vivu vivu la parado
de la respubliko demokrata
vivu vivu la defilo
de la morto malmultekosta.

Mi vidis sardojn kanti Dimonios
kiu estas la himno de ilia brigado,
la junularo kiu marŝas laŭ kadenca paŝo
kaj laŭ tempo de idioteco standardigita.

Vivu vivu la parado
de la respubliko demokrata
vivu vivu la defilo
de la morto malmultekosta.

Makulis la ĉielon trikoloraj strioj,
la homoj gapis reklamokule,
kaj dum defilas tiu ĉi neutila karnavalo
la patrio montras sian sterkon.

Vivu vivu la parado
de la respubliko demokrata
vivu vivu la defilo
de la morto malmultekosta.

Varsovia Vento

mardo, Majo 2nd, 2006

Ĉu mi jam varbis pri tiu ĉi mojosa podkasto?

al Feliks’

ĵaŭdo, Novembro 3rd, 2005

feliks\' kaj mi :-)

Feliks’ fenikse familias,
feli?as foje flirtetante,
forflugas fakte furorkante
(festenoj festaj frufunkcias!)

Fa?ist’ forestu! fortekrias,
fulmegotondre ferkonstante,
Feliks’ fenikse familias,
feli?as foje flirtetante.

Felikso frate fantazias,
frande frazumas firmo-kvante,
forme formulas for-de-vante,
Felikso, fek!, ne frato-mias,

Feliks’ fenikse familias.