Se li ne ekzistus, mi devus inventi lin. Mi tamen asertas, ke kiam mi parolas kun li mi neniam sentas komforton ĉe mi: ĉiam okazas, ke mi devas mezuri kaj pesi miajn vortojn, eĉ kiam la parolado estas en nia nacia lingvo. Tio tre embarasas min. Leganto, ne miskomprenu miajn vortojn! Mi alte estimas lin, kaj ŝatus havi liajn scion kaj artposedon. Li estas giganto, ne la mila nano. Se li ne ekzistus, mi devus inventi lin. Alikaze, kiamaniere mi esperas kreski, se ne per stumbloj?
Archive for the ‘Cerbumadoj’ Category
mi devus inventi lin
lundo, Aŭgusto 27th, 2007Vojoj de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo
vendredo, Junio 30th, 2006
La lingvistiko ŝuldas multon al Bruno Migliorini sed ankaŭ la itala esperanta movado: li estis esperantisto jam ekde sia junaĝo kaj kiel diras la vikipedio (kun)fondis multajn grupojn en gravaj urboj kiaj Venecio kaj Romo. Kutime mi ne estas nostalgia pri la praaj tempoj (ĉiukaze, eĉ esperantkaze) sed komfortas scii, ke pasintece tiel elstara homo ne nur parolis miajn du lingvojn sed ankaŭ aktivis en la movado. Fakte, mi ne scias la veran kialon kiu stimulis lin aktivi, sed verŝajne li aprobus la mian. Mi konscias, ke la Fina Venko estas nek baldaŭa nek verŝajna; mi volas disvastigi Esperanton ĉar ĝi enhavas la jenajn valorojn:
a) propedeŭtiko por lingvoinstruado;
b) kontaktoj inter ordinaraj homoj;
c) kontaktoj sendiskriminaciaj;
ĉ) novtipa internacia kulturo.
La lasta laŭ mi estas preskaŭ esenca kaj meritus la unuan lokon (sed pro pigreco mi lasis liste laste, kaj ĉiuj kvar estas fakte kunligitaj). Mi kopiis tiujn 4 valorojn el Manifesto de Raŭmo, kiu listfine asertas:
Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato.
Laŭ mi ne. Ĉar la novtipa internacia kulturo ne igas min pensi pri mem elektita diaspora lingva minoritato, sed pri interkulturo. Laŭ mi esperanto povas esti plusa valoro kiu helpu homojn displuhorizontigi siajn penskampojn kaj tiel plibonigi sian kulturon (kaj do, almenaŭ iomete, sian vivon).
Jen kial mi volas disvastigi esperanton.
mi ŝatus
ĵaŭdo, Junio 29th, 2006el neniam aperonta teatraĵo Taglibro de nenifaranto, Nicola Ruggiero
Mi ŝatus, ke mia fratino malŝaltu nun tuj la televidilon kaj forirus liten. Mi ŝatus resti sola, ĉi tie por pensi, skribi ion en plena izoliga silento.
Mi ne volas aŭskulti politikajn novaĵojn, kaj same pri aliaj bruoj kiuj skuus mian farton. Mi ne volas tion. Mi nek volas flugi aere arben, nek zigzagi vento-fenden, nek plonĝi en maron.
Mi mi mi. Tiu ĉi knabo kies spirita temperamento ŝanĝiĝas lunece.
Silento, paco, varmo. Ĉio ĉirkaŭas min, mi estas naturmeze, kunrealiganto de tiu ĉi grandioze kolosa entropio.
Jen kialo por aliĝi al AVE
vendredo, Majo 12th, 2006greka saĝeco
ĵaŭdo, Majo 11th, 2006
“Konsideru,” mi diris, “ĉu ili devus vivi kaj loĝi ĉi tiel por fariĝi taŭgaj: Unue, tute ne havi proprajn posedaĵojn pli ol nepre necesas. Due, neniu posedu proprajn domon kaj trezorejon en kiujn ĉiu persono ne rajtas laŭvole eniri. La aliaj civitanoj provizu al ili tiajn bezonaĵojn kiajn bezonos prudentaj, kuraĝaj militbatalistoj. Tio estos pago pro la protektado, kaj oni aranĝu ke ili havu nek tro multon nek tro malmulton je la jarfino.
letero al amatino neesperantista
mardo, Majo 9th, 2006Kara,
preter la nuboj videblas la luno. Kaj malproksime, fone, aŭdeblas birdo pepi forte mian liberecon. La Gvida Stelo montras novajn padojn al ĉiama rezista vivo kontraŭ la obtuzaj homoj.
(plu…)
taga pensero
lundo, Majo 8th, 2006mi kredas, ke ĉiuj homoj estas honestaj ĝis kiam mi havas kontraŭan pruvon
