Archive for the ‘esperantismo’ Category

frazo de la tago

mardo, Novembro 20th, 2007

Mi ĝoje atendas la momenton kiam mi kabeos.

Nicola Ruggiero

aŭskulti bonan muzikon

lundo, Oktobro 8th, 2007

en la spegulo - personeMi ĵus elŝutis du albumojn de Persone: “En la spegulo” kaj “…povus esti simple…”.

Simple bonegaj kaj aŭskultindaj!
Sciu kiel elŝuti ilin en la blogo de Bertilo Wennergren.

mi devus inventi lin

lundo, Aŭgusto 27th, 2007

Se li ne ekzistus, mi devus inventi lin. Mi tamen asertas, ke kiam mi parolas kun li mi neniam sentas komforton ĉe mi: ĉiam okazas, ke mi devas mezuri kaj pesi miajn vortojn, eĉ kiam la parolado estas en nia nacia lingvo. Tio tre embarasas min. Leganto, ne miskomprenu miajn vortojn! Mi alte estimas lin, kaj ŝatus havi liajn scion kaj artposedon. Li estas giganto, ne la mila nano. Se li ne ekzistus, mi devus inventi lin. Alikaze, kiamaniere mi esperas kreski, se ne per stumbloj?

misfortuno

vendredo, Julio 6th, 2007

Misfortuno: substantivo singulara, kiu rezultas el mis plus fortuno. Tio estas kiam via komputilo ne plu enŝaltiĝas dum vi skribas probable vian plej gravan eseon kaj vi devas reskribi ĉion el printita malneto per komputilo kies klavaro estas aĉega ĉar ties klavoj estas duregaj; krom tio, vi ankaŭ laboras en kamparo de la 5a ĝis la 12a matene kaj de la 3a ĝis la 7a posttagmeze. Ĉio ĉi havas konture varmegon kaj senventon, por ne paroli pri la malsekeco.

dankon, William Auld

lundo, Aprilo 30th, 2007

LIR
Oni invitis min por prelegi pri E-literaturo por kongreseto, ĉi tie en Italio. Oni diris al mi ĝenerale “parolu pri E-literaturo!”. Damne, tro ĝenerala indiko!
Mi pensadis kaj meditis la aferon. Komence, mi entuziasmiĝis kaj volis esei pri “Baldur Ragnarsson kaj Kavafis”, sed la temo estis delikata kaj inda je monatlaborego, kaj mi havis nur kelkajn tagojn. Tuj, mi komprenis pri kiu eseece paroli: William Auld.
Mi ne dormis dum du tagoj, danke al mate-trinkaĵo memoriganta pri lastega IJF. Senĉese mi legis, studis, tradukis la temojn, ĉerpaĵojn (multajn, multegajn el “La Poezia Arto” de Baldur) kaj ĉapitrojn. William, vi estis la motoro de miaj lastaj tagoj, viaj vortoj kuraĝigis min antaŭeniri kaj rompi tiun subtilan himenon. Viaj versoj kaj via ritmo skandis miajn minutojn, inter komputilo kaj moleskin-kajero.
Fine mi skribetis naŭ paĝojn, en la itala, kaj mi alfruntis tradukmalfacilaĵojn: via penso kaj celo en kelkaj lokoj estis nuba aŭ simple ne taŭge transportebla en alian lingvon, sed mi strebis decan nivelon.
Lastan nokton, mi ektradukis vian 4an ĉapitron de “La Infana Raso”, kaj la reago de la publiko estis sama al la mia kiam mi legis vian originalon: amara rido, kolero, samopinio al la vort-akreco, kaj fine kap-skuado.
Estis bele ne dormi por aŭskulti viajn vortojn, William. Viajn vortojn tra mia buŝo aŭskultis aliaj kamaradoj kiuj ne konis vin. Mi ne scias, ĉu tio povas esti plezuro. Sed tamen, por mi estis plezuro plurevi kun vi pri kresko de la raso.

misien pro LLZ

lundo, Novembro 27th, 2006

Estas la 3a kaj 22 nokte, ĉi tie en Italio. Mi ĵus finis ricevi bonan materialon pri pola IJK de Irminka, mia bona amikino el Varsovio; lastmomente mi demandis ŝin pri kie trovi elŝuteblajn filmojn de junularaj aranĝoj kaj ŝi ĝentile skajpis al mi du dosierojn (pezegaj laŭ bitokoj!) kaj malgraŭ ŝi estis laca, ŝi atendis ĝis la fino. Mi jam dankis ŝin, sed mi sentas bezonon danki ŝin ankaŭ ĉi tie :).
Mi bezonis tian materialon ĉar post pli-malpli sep horoj mi trajnos al Casacalenda, ĉar tie ĉi marde kaj merkrede prezentos esperanto-movadon antaŭ 30 lernejanoj; espereble mi sukcesos dece oratori junule por kapti ilian atenton kaj tikli ilian scivolemon. Kompreneble (?) mi ne pretigis paroladon, ĉar mi anas Sokratan skolon, t.e. ĉio naskiĝos laŭ demandoj, instigoj, duboj. Sed pliserioze, mi ne volis skribi ion, por ne esti tro skemisma. Iasence mi ja havas ian bildon pri kio paroli, do mi ne restos senvorta ;).
Krom tiuj powerpoint-dosieroj, kiujn skajpis Irminka, mi montros ankaŭ la enhavon de “Esperanto-elektronike” kaj iom da “Gerda malaperis - la filmo”. Fine, aŭ iam :D, mi disdonos al ĉiuj lernejanoj ĉeestaj kaj al instruistoj la dvd-on “Esperanto-elektronike”, kun la espero (ne tiom kaŝa!), ke danke al ĝi ili povas havi profesian ilon por (plu)lerni esperanton, legi en kaj pri ĝi, aŭskulti bonan muzikon kaj, kial ne?, decidi partopreni junularajn aranĝojn; do: esperantumi :).
Jes, mia kara leganto! Mi tro naivas kaj optimismas! Mi ja scias, ke eble mi neniun skuos, sed tamen mi strebos same. Klopodi sen limo per korpo kaj animo, kiel romantike, ĉu ne? Sincere, mi ŝatas koni aliajn homojn kaj tio estos ankaŭ memdefio kiun, por diri honeste, mi volas venki :D
Nun estas la 3a kaj 42. Mi ne plu emas dormi, kvankam iel ial mi devus ripozi. Mi vekiĝus (teorie) je la 7a (jes, matene!) por duŝumado, finpretigado, meti ĉion senorde en dorsosakon… ne forgesi komputilon kaj dvdn. Aĥ! Kaj aĉeti biletojn por vojaĝi :D
He, finfine mi pensas, ke mi skribis veran tagpaĝon de vera nenifaranto. Eĉ dormi mi ne volas.

Versisto - de Mao Zifu

sabato, Oktobro 14th, 2006

Versisto

Mao Zifu

brakumu diablon.
en nokto, propra ombro
pli grandas ol nokto.
staru sur memaj manoj
kaj la tero iĝas kapo.
ĉio estas deca-
akvo sur monton flugas.
ujo subtenas fraŭlineton
por preni lakton el via okulo.
sur viaj piedoj nenio.
vomu lafon.
falo estas vera staro.
bruligu la ombron
por briligi tagon.

Legindas recenzo de Jorge Camacho pri lasta libro de Mao Zifu!