Mi ĝoje atendas la momenton kiam mi kabeos.
Nicola Ruggiero
Archive for the ‘liberaj pensoj’ Category
frazo de la tago
mardo, Novembro 20th, 2007malgaje
dimanĉo, Novembro 11th, 2007En la ĉambron eniris venteto tra la suba parteto de la pordo. La eta hejtigilo brave funkciis kaj varmigis mian korpon, dum mi malabsorbige legas poemojn de William Auld; eble mi serĉas ian respondon al demandoj kiuj kirlas en mi. Ĉu vane mi serĉas? Diablo tion zorgu.
Dum mia esplorado la tiktako de la horloĝoj (troaj, ĉiu kun sia horaro) min distras kaj perdigas koncentriĝon. Mia rigardo vole-nevole falas eksteren, al la mallumo urbeta, kaj mi sentas min en prizono.
La libron mi fermis kaj la okulojn.
mi devus inventi lin
lundo, Aŭgusto 27th, 2007Se li ne ekzistus, mi devus inventi lin. Mi tamen asertas, ke kiam mi parolas kun li mi neniam sentas komforton ĉe mi: ĉiam okazas, ke mi devas mezuri kaj pesi miajn vortojn, eĉ kiam la parolado estas en nia nacia lingvo. Tio tre embarasas min. Leganto, ne miskomprenu miajn vortojn! Mi alte estimas lin, kaj ŝatus havi liajn scion kaj artposedon. Li estas giganto, ne la mila nano. Se li ne ekzistus, mi devus inventi lin. Alikaze, kiamaniere mi esperas kreski, se ne per stumbloj?
Noktomeze
sabato, Julio 21st, 2007Noktomeze
Trankviliĝu, mia karno.
Ĉu vi ne scias,
ke la Nirvano kiun vi sopiras
estas neatingebla?
Kial vi persistas
ĉasi iluziojn?
Do ŝi estas bela.
Do vi amas ŝin. Bone.
Pro tio vi ĝinon glutas?
Ĉu vi supozas
ke alkoholo
solvos vian problemon?
Venos la morgaŭo
kaj same tiel senespere
vi ŝin sopiros.
Krom tio vin turmentos
postebrio.
Stultulo, kontentiĝu.
Vi rajtas rigardi ŝiajn belojn
kaj fantazii.William Auld
misfortuno
vendredo, Julio 6th, 2007Misfortuno: substantivo singulara, kiu rezultas el mis plus fortuno. Tio estas kiam via komputilo ne plu enŝaltiĝas dum vi skribas probable vian plej gravan eseon kaj vi devas reskribi ĉion el printita malneto per komputilo kies klavaro estas aĉega ĉar ties klavoj estas duregaj; krom tio, vi ankaŭ laboras en kamparo de la 5a ĝis la 12a matene kaj de la 3a ĝis la 7a posttagmeze. Ĉio ĉi havas konture varmegon kaj senventon, por ne paroli pri la malsekeco.
lucky day
merkredo, Majo 16th, 2007Caught Spam
Akismet has caught 9,863 spam for you since you first installed it.
You have no spam currently in the queue. Must be your lucky day.
![]()
dankon, William Auld
lundo, Aprilo 30th, 2007
Oni invitis min por prelegi pri E-literaturo por kongreseto, ĉi tie en Italio. Oni diris al mi ĝenerale “parolu pri E-literaturo!”. Damne, tro ĝenerala indiko!
Mi pensadis kaj meditis la aferon. Komence, mi entuziasmiĝis kaj volis esei pri “Baldur Ragnarsson kaj Kavafis”, sed la temo estis delikata kaj inda je monatlaborego, kaj mi havis nur kelkajn tagojn. Tuj, mi komprenis pri kiu eseece paroli: William Auld.
Mi ne dormis dum du tagoj, danke al mate-trinkaĵo memoriganta pri lastega IJF. Senĉese mi legis, studis, tradukis la temojn, ĉerpaĵojn (multajn, multegajn el “La Poezia Arto” de Baldur) kaj ĉapitrojn. William, vi estis la motoro de miaj lastaj tagoj, viaj vortoj kuraĝigis min antaŭeniri kaj rompi tiun subtilan himenon. Viaj versoj kaj via ritmo skandis miajn minutojn, inter komputilo kaj moleskin-kajero.
Fine mi skribetis naŭ paĝojn, en la itala, kaj mi alfruntis tradukmalfacilaĵojn: via penso kaj celo en kelkaj lokoj estis nuba aŭ simple ne taŭge transportebla en alian lingvon, sed mi strebis decan nivelon.
Lastan nokton, mi ektradukis vian 4an ĉapitron de “La Infana Raso”, kaj la reago de la publiko estis sama al la mia kiam mi legis vian originalon: amara rido, kolero, samopinio al la vort-akreco, kaj fine kap-skuado.
Estis bele ne dormi por aŭskulti viajn vortojn, William. Viajn vortojn tra mia buŝo aŭskultis aliaj kamaradoj kiuj ne konis vin. Mi ne scias, ĉu tio povas esti plezuro. Sed tamen, por mi estis plezuro plurevi kun vi pri kresko de la raso.