Archive for the ‘poezio’ Category

mi devus inventi lin

lundo, Aŭgusto 27th, 2007

Se li ne ekzistus, mi devus inventi lin. Mi tamen asertas, ke kiam mi parolas kun li mi neniam sentas komforton ĉe mi: ĉiam okazas, ke mi devas mezuri kaj pesi miajn vortojn, eĉ kiam la parolado estas en nia nacia lingvo. Tio tre embarasas min. Leganto, ne miskomprenu miajn vortojn! Mi alte estimas lin, kaj ŝatus havi liajn scion kaj artposedon. Li estas giganto, ne la mila nano. Se li ne ekzistus, mi devus inventi lin. Alikaze, kiamaniere mi esperas kreski, se ne per stumbloj?

Noktomeze

sabato, Julio 21st, 2007

Noktomeze

Trankviliĝu, mia karno.
Ĉu vi ne scias,
ke la Nirvano kiun vi sopiras
estas neatingebla?
Kial vi persistas
ĉasi iluziojn?
Do ŝi estas bela.
Do vi amas ŝin. Bone.
Pro tio vi ĝinon glutas?
Ĉu vi supozas
ke alkoholo
solvos vian problemon?
Venos la morgaŭo
kaj same tiel senespere
vi ŝin sopiros.
Krom tio vin turmentos
postebrio.
Stultulo, kontentiĝu.
Vi rajtas rigardi ŝiajn belojn
kaj fantazii.

William Auld

dankon, William Auld

lundo, Aprilo 30th, 2007

LIR
Oni invitis min por prelegi pri E-literaturo por kongreseto, ĉi tie en Italio. Oni diris al mi ĝenerale “parolu pri E-literaturo!”. Damne, tro ĝenerala indiko!
Mi pensadis kaj meditis la aferon. Komence, mi entuziasmiĝis kaj volis esei pri “Baldur Ragnarsson kaj Kavafis”, sed la temo estis delikata kaj inda je monatlaborego, kaj mi havis nur kelkajn tagojn. Tuj, mi komprenis pri kiu eseece paroli: William Auld.
Mi ne dormis dum du tagoj, danke al mate-trinkaĵo memoriganta pri lastega IJF. Senĉese mi legis, studis, tradukis la temojn, ĉerpaĵojn (multajn, multegajn el “La Poezia Arto” de Baldur) kaj ĉapitrojn. William, vi estis la motoro de miaj lastaj tagoj, viaj vortoj kuraĝigis min antaŭeniri kaj rompi tiun subtilan himenon. Viaj versoj kaj via ritmo skandis miajn minutojn, inter komputilo kaj moleskin-kajero.
Fine mi skribetis naŭ paĝojn, en la itala, kaj mi alfruntis tradukmalfacilaĵojn: via penso kaj celo en kelkaj lokoj estis nuba aŭ simple ne taŭge transportebla en alian lingvon, sed mi strebis decan nivelon.
Lastan nokton, mi ektradukis vian 4an ĉapitron de “La Infana Raso”, kaj la reago de la publiko estis sama al la mia kiam mi legis vian originalon: amara rido, kolero, samopinio al la vort-akreco, kaj fine kap-skuado.
Estis bele ne dormi por aŭskulti viajn vortojn, William. Viajn vortojn tra mia buŝo aŭskultis aliaj kamaradoj kiuj ne konis vin. Mi ne scias, ĉu tio povas esti plezuro. Sed tamen, por mi estis plezuro plurevi kun vi pri kresko de la raso.

Kiam

ĵaŭdo, Februaro 22nd, 2007

Traduko el mia poemo itallingva, por amikino, malgraŭ mi ne verkis ĝin por ŝi.

Kiam plena je surprizo, dum vi emfazis
mian ombron kaj mian animon
per karbokrajono, mi imagis fabelojn,
dum sidado en mia trajno
sen haltejoj, kun ursetoj kaj feinoj
kaj herbejoj ĉiamverdaj.
Fabeloj elvaporiĝintaj sed realigitaj,
kaj sen troaj voĉoj
(ĉar en via lingvaĵo mi skribas)
en dialogoj por tiuj kiuj
ankoraŭ ĉion havus por malkovri
kiel mi, kiel vi, ni.

Versisto - de Mao Zifu

sabato, Oktobro 14th, 2006

Versisto

Mao Zifu

brakumu diablon.
en nokto, propra ombro
pli grandas ol nokto.
staru sur memaj manoj
kaj la tero iĝas kapo.
ĉio estas deca-
akvo sur monton flugas.
ujo subtenas fraŭlineton
por preni lakton el via okulo.
sur viaj piedoj nenio.
vomu lafon.
falo estas vera staro.
bruligu la ombron
por briligi tagon.

Legindas recenzo de Jorge Camacho pri lasta libro de Mao Zifu!

Farinde

lundo, Oktobro 9th, 2006

Dormi. Pensi kiom malplej eblas. Ripozi. Vekiĝi. Bone kafumi kaj rideti al la suno. Formeti el si dormemon kaj pigremon. Fini eseojn. Finredakti viajn librojn. Sendi mesaĝojn. Aĉeti vojaĝbiletojn. Ne forgesi pri sia komunumo. Ordigi skribotablon.

Adiaŭo

merkredo, Septembro 20th, 2006

Adiaŭo

de Ludoviko TOTSCHE

Frohleiten, Stirio

en Dekdu poetoj, p. 126


Tagmez’. Somera ard’. Soleca benko
sur pin-arbara rando. Post du horoj
ekiros mia vagonar’. Silento.
Langvore revas en la varm’ la floroj.
Inter ni ŝvebas ia festa sento
pri adiaŭ, disigaj vojoj, foroj.

Kaj nun, en lasta hor’, l’ unuan fojon
por kis’ amika lipojn vi proponas:
kaj tutan mian solon kaj malĝojon
en ununuran kison mi ordonas.
Unua-lasta via kis’: sur vojon
kiel donacon dolĉan vi ĝin donas.

Kaj post la kiso, jen rigardo hasta
al la kolor-magi’ de via juno.
Ho ĉi rigardo lasta, trista, ĉasta,
ho kurta hor’ de ĉi pasema kuno:
jen koren tranĉas kun impeto drasta
l’ efemerec’ de ĉia homa Nuno.

L’ arbar’ gardstaras post ni kaj ĝin mute
la sun’ surŝutas per radiogarboj,
mi tenas vian manon; lante, tute
enretas nin la bunte brilaj farboj.
Kaj, kiuj foje en ĉerkformo glute
nin manĝos: ie staras jam la arboj …

Ĉu ŝajnas nur al mi, ke tiu ĉi belega poemo de Tárkony ŝajnas paroli pri vivero de esperantisto kiu foriras el kongreso kaj adiaŭas tiun knabinon kiun apenaŭ oni kisis?
Jen kial mi decidis esei pri ĝi :-).