Kial mia urbeto nomiĝas “Mola”

laŭ buŝaj rakontoj 

En eta kaj bela insulo de Helenio, vivis du junuloj enamiĝintaj, Demofonto dekokjaraĝa knabo kaj Filido deksesjaraĝa knabino. Ili estis feliĉaj ĉar la dioj donis al ili ĉiun virton kaj bonajn ecojn: forton kaj kuraĝon al li, belecon kaj dolĉecon al ŝi. Ili amis unu la alian tre tenere kaj baldaŭ ili geedziĝintus.
Sed, abrupte ekis la milito de Trojo. Ĉiuj junaj helenaj estis alvokitaj de siaj reĝoj.
Ankaŭ Demofonto devis enŝipiĝi kaj, kiel okazas ĉiam kiam ekas milito, ankaŭ tiam oni diris ke estis mallongdaŭra milito eĉ ses- aŭ ok-monata milito, tempo sufiĉa por permesi al la helena armeo konkeri Trojon kaj konvinki Paridon redoni Helenon al Menelao, la laŭleĝa edzo. Kun ĉi tiu konvinkiĝo kaj kun la promeso reveni tuj, Demofonto lasis Filidon kaj enŝipiĝis kun sia reĝo al Trojo.
Sed ankaŭ tiu milito, prognozita kiel mallongdaŭra, daŭris multajn jarojn; la moŝta blinda Poeto kantas ke ĝi daŭris dek jarojn.
Pasis la unuaj kvar jaroj kaj Filido, ne vidante la revenon de sia edzo, kredas ke li mortis enbatale kaj ŝi preĝis al la dioj por ke mortu ankaŭ ŝi. Ŝi estis tiel plena je malespero ke, ne eltenante tioman doloron, decidis sinmortigi.
Do, la dioj, kiuj ĉion scias kaj ĉion povas, kompatis ŝin kaj transformis la malfeliĉan knabinon en migadalarbon ĉiam flora.
Demofonto, kiu ja ne estis mortinta, je la fino de la Troja milito, revenis al sia insulo kaj, unue, li serĉis sian Filidon.
Kiam li eksciis ke ŝi estis transformita en migdalarbon, li tuj serĉis tiun arbon, kaj kiam li trovis ĝin, li brakumis la trunkon, kaj ekis plori… Kaj ploris… Kaj ploris dum tiom da tagoj kaj noktoj, ke li mortis pro doloro. La dioj kompatis la povran junulon kaj transformis ankaŭ lin en migdalarbon.
Dume, la migdalarbo (Filido), pro la multegaj larmoj de Demofonto, iĝis mola, iĝis arbo de molaj migdaloj.
Kiam la helenoj, post jarcentoj, serĉis fruktodonan lokon por nova enloĝado ili trovis nian ebenaĵon kaj plantis la arbojn kiuj donas la molajn migdalojn kiuj kreskegis en la tuta kamparo. Pro tio, fondante la establiĝon, ili nomis ĝin “Mola”.