La lasta

Kaj dumil tri finiĝis, flugis, pasis,
plena je amo, strango, amikeco,
malamo, nova anarĥio, deco
pluvidi, en min mem, mi kion lasis.
Kaj jen libero, nova vivo-stilo,
novaj ŝanĝiĝoj, jen malamo daŭra
kontraŭ mi mem kaj nekapabla aŭra
de mia mio, de l’ malam’ la filo.
Min naŭzas mia nekapablo esti
forĝisto de ĉi-mia sorto, falon
en kutimecon, timas mia vento
kiu ja blovas sen la devo resti.
Malamas mi kaj amas, kaj l’ kialon
ne scias mi, krom sento kaj turmento.