La unua de la nova jaro
Kaj dumil kvar ekstartas per memoroj
malĝojaj kaj maltristaj; sed gravas lasta:
finfine mian amduonon ĉastan
mi trovis, ŝi, la ĝojo de l’ aŭroroj.
Jes, ni ne estas kune nur fizike,
ĉar laŭ l’ spirito ni du ĉiam kunas
kaj amas laŭ l’ Energio kiu sunas
kaj lumas sur ni harmonimuzike.
Kaj kiam niaj korpoj renkontiĝos
kaj tuŝos unu la alian, kisu
min multe, ade, ree multe, ade,
kaj malgraŭ l’ kisoj mil, post-serenade,
ni kisan nombron miksos, ni ekbisu
kaj ĉio, kion faris ni, prestiĝos.