lasta poemo - de Mario LUZI
La pinto, la finiĝo
de tiu deklivo krutspirala,
jen ĝi alproksimiĝis,
kaj jam pliapudiĝis,
donacis averton iel klaran
la magraj restaĵetoj
de etapo pilgrimula
supren al la ĉiela pinto.Iom supre
al la vido,
vizio kia malfermiĝus
el pinto atingita…
Ĝin ekimagi
jam estis beateca ĝu’
donita
pli ol al ŝlia dezir’, al ŝlia turmento.
Jes, la senlimec’, la lumo,
sed ĉu estontus vera trankvileco?
Tie estus ŝlia komisio
havinta la enluman finabsolvon
de si mem en tiu diafana sfero
aŭ naskiĝis ia nova neebla eskalado…
Tion ŝli timis, tion ŝli deziradis.
tradukis Nicola Ruggiero