
Oni invitis min por prelegi pri E-literaturo por kongreseto, ĉi tie en Italio. Oni diris al mi ĝenerale “parolu pri E-literaturo!”. Damne, tro ĝenerala indiko!
Mi pensadis kaj meditis la aferon. Komence, mi entuziasmiĝis kaj volis esei pri “Baldur Ragnarsson kaj Kavafis”, sed la temo estis delikata kaj inda je monatlaborego, kaj mi havis nur kelkajn tagojn. Tuj, mi komprenis pri kiu eseece paroli: William Auld.
Mi ne dormis dum du tagoj, danke al mate-trinkaĵo memoriganta pri lastega IJF. Senĉese mi legis, studis, tradukis la temojn, ĉerpaĵojn (multajn, multegajn el “La Poezia Arto” de Baldur) kaj ĉapitrojn. William, vi estis la motoro de miaj lastaj tagoj, viaj vortoj kuraĝigis min antaŭeniri kaj rompi tiun subtilan himenon. Viaj versoj kaj via ritmo skandis miajn minutojn, inter komputilo kaj moleskin-kajero.
Fine mi skribetis naŭ paĝojn, en la itala, kaj mi alfruntis tradukmalfacilaĵojn: via penso kaj celo en kelkaj lokoj estis nuba aŭ simple ne taŭge transportebla en alian lingvon, sed mi strebis decan nivelon.
Lastan nokton, mi ektradukis vian 4an ĉapitron de “La Infana Raso”, kaj la reago de la publiko estis sama al la mia kiam mi legis vian originalon: amara rido, kolero, samopinio al la vort-akreco, kaj fine kap-skuado.
Estis bele ne dormi por aŭskulti viajn vortojn, William. Viajn vortojn tra mia buŝo aŭskultis aliaj kamaradoj kiuj ne konis vin. Mi ne scias, ĉu tio povas esti plezuro. Sed tamen, por mi estis plezuro plurevi kun vi pri kresko de la raso.
dankon, William Auld
Aprilo 30th, 2007festo
Aprilo 25th, 2007La 25a de Aprilo en Italio ni rememoras kiam ni liberiĝis de la nazioj. Jen poemo de itala juristo, Piero Calamandrei, pri kiu iam mi kreos paĝon en la vikipedio.
Vi ja havos,
nazikamarad’ Kesselring,
la monumenton kiun vi pretendas de ni italianoj*
sed per kia ŝtono oni konstruos ĝin,
la decido estos de ni.
Ne per la ŝtonoj fumigitaj
el vilaĝoj senarmaj turmentigitaj de via amasbuĉado.
Ne per la tombeja tereno
kie niaj junaj kamaradoj
ripozas en sereneco
ne per la neĝo netuŝita en la montoj
kiuj dum du vintroj vin defiis,
ne per la printempo de ĉi valoj
kiu vidis vin forfuĝi.
Sed nur per la silento de la torturitaj
pli dura ol ĉiu ajn ŝtonego
nur per la roko de ĉi interkonsento
ĵurita inter liberaj homoj
kiuj volontule kunvenis
por digno ne por malamo,
kaj intencis elaĉeti
la honton kaj la timego de l’ mondo.
Sur ĉi stratojn se vi volos reveni
ĉe niaj lokoj vi trovos nin,
mortintajn aŭ vivajn kun la sama tasko,
popolo densigata ĉirkaŭ l’ monumento
kiu nomiĝas
nun kaj ĉiam
REZISTADO
ŝin
Aprilo 16th, 2007Mi volus brakumi ŝin, kaj trinki bieron kune kun ŝiaj vortoj kaj mienoj. Mi volus aŭdi ŝiajn ridojn kaj krietojn, pluridi kaj doni al ŝi la trankvilecon kiun mi ricevis de aliaj amikoj kiam ankaŭ mi fartis samkiel ŝi nuntempe.
Kiam
Februaro 22nd, 2007Traduko el mia poemo itallingva, por amikino, malgraŭ mi ne verkis ĝin por ŝi.
Kiam plena je surprizo, dum vi emfazis
mian ombron kaj mian animon
per karbokrajono, mi imagis fabelojn,
dum sidado en mia trajno
sen haltejoj, kun ursetoj kaj feinoj
kaj herbejoj ĉiamverdaj.
Fabeloj elvaporiĝintaj sed realigitaj,
kaj sen troaj voĉoj
(ĉar en via lingvaĵo mi skribas)
en dialogoj por tiuj kiuj
ankoraŭ ĉion havus por malkovri
kiel mi, kiel vi, ni.
en la aero
Februaro 8th, 2007Mi flaras ankoraŭ tiun odoron el cepoj, oleo, rosmareno kvazaŭ mi estus ankoraŭ tie. Poste, mi imagas min mem en Alexanderplatz kelkajn minutojn antaŭ la oka matene demandi en fuŝega germana ‘nŝúldigung, für flugáffen ŝónefeld? sed nu, ĉiu vojaĝo havas sian odoron.
Mi petas
Januaro 19th, 2007Mi petas, ankoraŭ unu vojaĝon mi volas, mi volas vidi kaj imagi la bildojn kiuj estas en la mensoj de la homoj en mia sama trajno, malantaŭ mi.
Rigardi al ili kun scivolemo, sed sen tuŝi iliajn animojn.
kio okazis al ReVo?
Januaro 17th, 2007Mia pigreco estas kiel mia nazo: ĝi atingas ĉion antaŭ ol mi; mi tiel pigras, ke mi ne volas streĉi mian brakon por kapti brikpezan PIVon kiu troviĝas ĉe la librobreto tuj dekstre al mi… pro tio, mi ĝuas retajn vortarojn kiel itala-eo de Minnaja aŭ la unulingvan ReVon, sed ĉi lastan ekde hieraŭ eĉ mia nazo ne sukcesas atingi! Kio okazis?