genia

Januaro 13th, 2007

La lernantoj de la dua klaso skribas. La instruistino rimarkas, ke Peĉjo sidas sen fari ion. Ŝi diras al li:
- Vi denove venis sen krajono. Kion vi dirus pri soldato, kiu irus sen pafilo al la ekzercejo?
- Mi dirus, ke li estas generalo.

el Lernu!.net

Ankaŭ mi havis miajn 5 minutojn el famo

Januaro 11th, 2007

Mi eĉ ne povis imagi, ke en Esperantujo mi povis ricevi 5 minutojn el famo :)

pagita

Januaro 8th, 2007

Sonas nekredeble, sed finfine mi ricevis la monon. Kaj aĉetis la reiran flugbileton. Kaj sentas iel ian liberecon.
Finfine. Neniam plu sen kontrakto, neniam plu.

Scribus kaj Mac Os X

Januaro 3rd, 2007

Adobe PageMakerDanke al Esperanto, mi lernis uzi plibone mian komputilon kaj ankaŭ sekretajn kapablojn, kiel ekzemple enpaĝigadon kaj ttt-kreadon. Mi lernis enpaĝigadon ĉar kiel redaktoro de la junulara rubriko de L’Esperanto (la revuo de la itala movado) mi devis aranĝi la paĝojn ĝuste laŭ la materialo kiun mi ricevis. Unue mi uzis Adobe PageMaker; tiam mi uzis Vindozon sed por tajpi ĉapelitajn literojn en tiu programaĉo mi devis konverti ilin al Latin3 :-S Koŝmara laboro, sed bonŝance mi ricevis bonajn makroojn kaj taŭgajn litertiparojn de Carlo Sarandrea.
ScribusPost iom da jaroj, ŝanĝiĝis la redaktoroj de la revuo, kaj tiam iĝis redaktoro Pier Luigi Cinquantini, linuksulo ĝisoste. Li uzas Mandrivon kaj por enpaĝigado Scribus. Ĉiu, kiu konas Pier Luigi, scias, ke li estas sufiĉe vortŝparema sed ankaŭ ke li bone argumentas. Tiel, mi volis provi Linukson. Sed mi estis vere analfabeto pri komputilo kaj timis forviŝi ĉion el ĝi; pro tio, mi invitis amikon instali Linukson. Nu, mia amiko ja instalis ĝin, sed forviŝis la durdiskon kie kuŝis gravajn dosierojn de mia patro… ekde tiam, mia patro malamas linukson! Mia amiko instalis Red Hat 9, sed mi ne sukcesis kompreni ĝian funkciadon nek ion fari krom uzi tekstredaktilojn… Post iom da monatoj, alia mia amiko abiturientiĝis kaj havis liberan tempon por veni mian hejmon kaj instali plifacilan Linuksan distribuaĵon: Fedora Core 3. Efektive ĝi ja estis plifacila ol Red Hat, sed por instali programon mi ŝvitegis horojn antaŭ komputilo por trovi kromprogrametojn kiuj funkciigu la ĉefprogramon… terure. Tamen, tiam mi ekis kompreni ion. Poste, danke al amiko konita en itallingva babilejo mi ekkonis Ubuntu. Kaj la miraklo! Ne nur Ubuntu estis filozofia kaj instal-facilega sed ankaŭ komprenebla! Cetere, Fedora Core 3 troviĝas ankoraŭ kune kun Vindozo, dum Ubuntu troviĝis ĉe mia Apple-tekkomputilo. Kiam post jaroj mi devis (pro laboro…damne) ŝanĝi al Mac Os X, mi penis uzi plejeble liberfontajn programojn.
Finfine, Scribus ekzistas kaj funkcias en Mac Os X sen X11!

promene

Decembro 30th, 2006

Promene mi ne forgesas pri miaj problemoj, mi nur certasence analizas, tralaboras, traboras, trahoras ilin falĉile sed malfacile.

La ŝpruco de la fontano kiu troviĝas meze de la publika ĝardeno en mia naskiĝurbo estis pli forta ol kutime, samkiel la kunpremado de miaj gantoj en la maldekstra mano. Firme en tiu mano la gantojn mi kunpremas por sufoki ian koleron. La kolero kiu devenas el sklaviga laboro, tiu laboro en kiu ne nur vi laboregas ĝismatene de la posta tago por konkludi aferon ene de limdato kiun ne decidis vi sed la mastro.

Cetere, indas ankaŭ diri, ke li laborigas min kiel eksteran kunlaboranton (por pagi malpli da impostoj danke al leĝo de lia kunmafiisto Berlusconi) sed sen kontrakto, do eĉ kontraŭleĝe. La mastro kondutas kaj rilatas al aliaj homoj kvazaŭ li estus kristo en tero, sed mi pensas ke eĉ Kristo (tiu kun majuskla ‘K’) fulmotondrus lin. La fekulo devus (-us ŝajnas deviga…) pagi min pro du ttt-ejoj; pri unu el du li ĉiam trovas novan aferon kiun li ne ŝatas (sed kiun li petis) kaj ĉiam elpoŝigas novan kialon por ne pagi aŭ prokrasti tion.

Vi, miaj du legantoj, certe ekdubas kial mi akceptis labori sen kontrakto, sen ajna leĝa certeco. La respondo estas sufiĉe naiva, bonvolu pro kaj pri tio pardoni min. Mi decidis labori sen tiaj certecoj ĉar mi bezonis monon por aĉeti librojn kaj vojaĝbiletojn por miaj studoj; vi ja scias, ke mi studas ĉe UAM en Poznań, Pollando, kaj ke mi ne volas peti monon de miaj gepatroj kiuj jam pagas la semestran kotizon universitatan. Mi ŝatus esti iel sendependa por kelkaj aferoj, kiel manĝado, tranoktado, kafumado. Fine, mi akceptis labori sen kontrakto, ĉar mi naive pensis, ke mi povis fidi tiun fekulon. La rakonto malpravigas min, entute.

Nova kategorio

Decembro 15th, 2006

Jen, por anonci ĵus malkovritan blogon mi aldonas novan kategorion en mia blogo: “Disigitaj ĉe naskiĝo”; mi klopodos trovi neesperantiston kiuj havas vizaĝon simila al tiu de esperantisto.
Jen la unua (esperante ke neniu el la du ofendiĝos… ;-) ):

misien pro LLZ

Novembro 27th, 2006

Estas la 3a kaj 22 nokte, ĉi tie en Italio. Mi ĵus finis ricevi bonan materialon pri pola IJK de Irminka, mia bona amikino el Varsovio; lastmomente mi demandis ŝin pri kie trovi elŝuteblajn filmojn de junularaj aranĝoj kaj ŝi ĝentile skajpis al mi du dosierojn (pezegaj laŭ bitokoj!) kaj malgraŭ ŝi estis laca, ŝi atendis ĝis la fino. Mi jam dankis ŝin, sed mi sentas bezonon danki ŝin ankaŭ ĉi tie :).
Mi bezonis tian materialon ĉar post pli-malpli sep horoj mi trajnos al Casacalenda, ĉar tie ĉi marde kaj merkrede prezentos esperanto-movadon antaŭ 30 lernejanoj; espereble mi sukcesos dece oratori junule por kapti ilian atenton kaj tikli ilian scivolemon. Kompreneble (?) mi ne pretigis paroladon, ĉar mi anas Sokratan skolon, t.e. ĉio naskiĝos laŭ demandoj, instigoj, duboj. Sed pliserioze, mi ne volis skribi ion, por ne esti tro skemisma. Iasence mi ja havas ian bildon pri kio paroli, do mi ne restos senvorta ;).
Krom tiuj powerpoint-dosieroj, kiujn skajpis Irminka, mi montros ankaŭ la enhavon de “Esperanto-elektronike” kaj iom da “Gerda malaperis - la filmo”. Fine, aŭ iam :D, mi disdonos al ĉiuj lernejanoj ĉeestaj kaj al instruistoj la dvd-on “Esperanto-elektronike”, kun la espero (ne tiom kaŝa!), ke danke al ĝi ili povas havi profesian ilon por (plu)lerni esperanton, legi en kaj pri ĝi, aŭskulti bonan muzikon kaj, kial ne?, decidi partopreni junularajn aranĝojn; do: esperantumi :).
Jes, mia kara leganto! Mi tro naivas kaj optimismas! Mi ja scias, ke eble mi neniun skuos, sed tamen mi strebos same. Klopodi sen limo per korpo kaj animo, kiel romantike, ĉu ne? Sincere, mi ŝatas koni aliajn homojn kaj tio estos ankaŭ memdefio kiun, por diri honeste, mi volas venki :D
Nun estas la 3a kaj 42. Mi ne plu emas dormi, kvankam iel ial mi devus ripozi. Mi vekiĝus (teorie) je la 7a (jes, matene!) por duŝumado, finpretigado, meti ĉion senorde en dorsosakon… ne forgesi komputilon kaj dvdn. Aĥ! Kaj aĉeti biletojn por vojaĝi :D
He, finfine mi pensas, ke mi skribis veran tagpaĝon de vera nenifaranto. Eĉ dormi mi ne volas.