por sxi - de Giorgio CAPRONI

Por sxi mi volas rimon kantan,
kutima: en -anta.
Eble rim’ ne permesita
sed klara: ventumita.
rimo kun ia svingo
(de mar’) de sxia orelringo.
Aux sxi havu, koralero,
la farbojn de sxia koliero.
Rimoj, kiuj ecx diste
(ja Anjo senartifikis)
konservu protagoniste
simplan cxarmon, nu jam efikis.
rimoj tute ne malfortaj:
orelfrapoj vortaj.
Rimoj ne estu krepuskaj
sed verdaj, malembuskaj.