stranga danco - baghy
“Stranga danco”
(Rimoj kaj asonancoj)Ne vant’, amuz’,
sed sankta Muz’
inspiras min por kanti;
per sor?a fort’
de l’ dol?a vort’
al versoj rimojn fandi.
Tintante kante trilas rim’
en fund’ profunda de la sin’
kaj ride - spite la reten’ -
jam vibras vive la poem’.Se arda flam’
per arta man’
sur liro lule ludas,
vi, mia kor’,
en tia hor’
ravite mire mutas.
Multfoje ?oje, se minut’
agordas kordojn de l’ liut’,
sen halte alte vokas pet’
al versaj formoj de l’ poet’.Se ?ema sent’,
gehena tent’
la koron torde mordas,
konsolon por
la sola kor’
la Muzo verse portas.
Jen larme svarmas rim’ post rim’
dolore plore en la sin’,
jen vigle tiklas rida son’
por verki versojn per krajon’.Ne vant’, amuz’,
sed sankta Muz’
min igas versojn for?i;
por dia ben’
per pia pen’
en korojn amon sor?i.
Aklama amo de la lir’
senpene venas per inspir’…
Modeste festas ritma danc’
de l’ rimoj kaj de l’ asonanc’.
verkis Julio Baghy