unua eklogo

Ne estas mi trankvila se vi ne diras plu
ke vi sukcesas ĝoji almenaŭ pli ol mi.
Vi pravas, mi ne ĝojas en mia mio, du
aferoj min tristigas: en tiu Arkadi’,
antikva loko fora, mi havas liron, arbojn,
amikojn kaj mil nimfojn, bongustajn pomojn kaj
freŝegan akvon, sed mi ne havas belajn farbojn
por kolorigi bone, senzorge kaj per gaj’,
kaj tiujn farbojn mi de okuloj viaj prenis,
mi miksis viajn larmojn kun via bruniriso
kaj mia farbskatolo de vi, ho amo, venis,
ho ve, mi diros veron, ke mankas via kiso
plenigi la inkujon, forĵeti mian splenon,
reeki ami vivon por vere eki ami.

***

Mi ĵuras, ke laŭ l’ vero, mi sentus dian benon
se via bildo povus al vi nur iom sami.
Mi amas nure vin, jen la kri’ de mia koro,
mi ŝatas kiam vi per demandoj simplaj volas
pluscii kaj konegi, kaj kiam vi brakumas
min ĉar mi sentas vian korvarmon kiu frapas
ĉe mia pordo kaj mi malfermas senprobleme,
mi ŝatas viajn fingrojn, jes, kiuj amuziĝas
kun miaj haroj buklaj, taŭzante ilin milde,
mi ŝatas kiam via silento min inundas
ridete ĉiam ĉarme kaj viaj karesetoj
amemaj tiel karaj al mia kara paco.
Mi amas vin ne kiel vojaĝon vojaĝanto
ne kiel malkovremon danteska Odiseo
sed kiel ŝnurojn liro, radiojn sunajn lumo,
kaj kiel ĉiujn fiŝojn la maro ĉiam blua,
mi amas vin ĉar vi kompletigas min ajnile,
mi forte kredas tion ĉar nur kun vi mi ŝvebas
aeren, karesate de l’ vento okcidenta,
ĝis kiam mi atingas alian Arkadion
en kiu mi malkovras Plezuron kaj Trankvilon,
Feliĉon kaj Maltimon, kaj mi feliĉe vivas
kun vi, la plej aminda kaj ĉarma el la nimfoj.
Ho dolĉa amplezuro, filin’ de Poezia
Diino, amoplena, parfuma kiel floroj
printempe, min akceptu kaj certe vi min amos
almenaŭ dum momento, pro miaj mil malvirtoj!
Vi estas kiel mano en kiu kuŝas ŝtono,
mi Atir: vi enmane min havas kaj sufiĉas
malapero via por ke mi falu tuje teren,
vi min karesas dolĉe eĉ malgraŭ miaj pikoj.
Sed strange, mi ja sentas en mi, ke l’ am’ donita
de ajna nimfo, estu ŝi eĉ la plej ĉarma,
ne longas kiel la scivolemo de Sokrato,
sed brilas nure kiel la steloj dum la nigra
senluna kaj sennuba noktero kiam Tero
sin metis meze inter Heli’ kaj Artemiso
kaj dum klepsidro eta, la Arkadiaj homoj
rigardis fortamire Ursinon Grandan kaj la
Polusan Stelon; tamen Seleno reaperis
rapide, kaj ne ĉiuj rigardis sian veron.