unuafoje al Skarabantio

Amika rondo, stranga familia
amsento kaj deziro vin enbraki
dum horoj, dum la temp’ decidas haki
ĉion, pliproksimigas bildon vian.
La vino min distras kaj amuzas certe,
min igas nun pliparolema homo,
instigas pensi nur pri via bono,
ekceptu mian penson nur oferte.
Mi vere kordeziras vin ekkisi
sur manojn, kaj tujege supreniri
silente ĝis la vangoj kaj ekbisi
kaj poste pri okuloj viaj miri
kaj rompi per silenta homa krio
de vi la lipojn, la sekret’ de Dio.